Kostariko

hispanlingva lando en Centra Ameriko, bordanta Pacifikon kaj la Kariban Maron, inter Nikaragvo kaj Panamo

Kostariko (hispane Costa Rica) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente ĝia teritorio estas banata de Karibio kaj okcidente de la Pacifiko. La ĉefurbo, kultura kaj politika centro, estas San-Joseo. La oficiala lingvo estas la hispana.

Kostarika Respubliko
República de Costa Rica

Flago de Kostariko

Blazono de Kostariko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Costa Rica
Nacia Himno de Kostariko
Situo
suverena ŝtato (–)
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Joseo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Boruca, Guaymí, Maléku, Cabécar, bribria lingvo, kostarika signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
protestantismo
Areo 51,100 km²
- % de akvo 0,7 %
Loĝantaro 4 133 884 (2007)
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno cr
Landokodo CR
Telefona kodo 506
Plej alta punkto Cerro Chirripó
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Rodrigo Chaves
Ĉefministro Rodrigo Chaves Robles
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto kolumbo (CRC)
MEP laŭ 2006
– suma $45,77 miliardoj
– pokapa $ 10.300
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kostarika Esperanto-Asocio
vdr

Kostariko, unu el la demokratioj plej konsolidataj de Ameriko, ade havas bonan politikan stabilecon, malgraŭ la ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj de la lastaj du jardekoj. Kostariko ricevis mondan agnoskadon ĉar ĝi fariĝis la unua lando de la mondo kiu nuligis la armeon la 1-a de decembro 1948[1] por investi preskaŭ 50% de sia buĝeto en edukado kaj sano. Ĝia homa disvolviĝo, estas unu el la plej bonaj en Latinameriko, kaj situigas ĝin en la kvara pozicio post Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo. Kostariko okupas la kvinan lokon mondskale laŭ la preservado de la naturmedio en 2008 kaj la due plej granda eksportlando de bananoj en la mondo[2]. Tamen estas kritikoj pri la bananplantejoj kiuj uzas multegajn insekticidojn, kiuj poluas la akvon de najbaraj indiĝenaj popoloj[2][3]. La firmaoj Dole, Chiquita kaj Del Monte estas la plej grandaj bananofirmaoj en Kostariko kaj ekzistas plendoj pri la laborkondiĉoj de siaj laboristaro[4][5]. Inter la landoj de Latinameriko, Kostariko estas la unua laŭ konkurenco pri vojaĝoj kaj turismo kaj la 42-a je monda skalo.

Historio

redakti

La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en Kostariko datas de antaŭ ĉirkaŭ 13.000 jaroj kaj apartenas al la prahistoria Clovis-kulturo. Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la areo kie nun situas Kostariko estis en la transira zono inter la kulturhistoria regiono de Mezameriko kaj tiu de la Andoj.

Antaŭkolumba epoko

redakti

La loĝantaro de la nuna Kostariko formis parton de meza areo situanta inter la kulturaj centrameri kaj sudamerikaj regionoj. Kelkaj historiistoj inkluzivigas la areon de la nuna suda kaj atlantika regionoj de la lando kiel sudamerika influo, pro la prezenco de grupoj kiuj parolas la ĉibĉan lingvon.

Ĝenerale, la homa loĝado en tiu ĉi teritorio ne oftis kaj ĝi ne posedas pro tio majestajn konstruaĵojn kaj infrastrukturojn kiaj la antaŭkolumbaj urboj de MeksikoPeruo; tamen ĝi funkciis kiel kultura ponto inter la sudo kaj nordo de la kontinento, favorigante la disvolviĝon de manartaĵoj kaj keramikaĵoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝton-sferoj de Kostariko.

Kolonio

redakti

La indiĝena loĝantaro, kiu ĉiam estis malabunda, malpliiĝis pro la konkerbataloj, malsanoj alportitaj el Eŭropo kaj la sklava subpremado al la indiĝenoj, kiam ili estis venditaj en la haveno de Portobelo kaj Peruo.

La malabundo de laboristoj, la limigataj minejaj rimedoj, la malproksimeco de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj la neregulaĵoj de la tereno kiu formas la plejparton de la Centra Valo (la plej fruktodona de la lando) malakcelis rapidan koloniigon de la teritorio kaj ĝi devis konfronti la gravajn ekonomiajn problemojn por efektivigi ĝin. Tial, Kostariko estis la plej malriĉa provinco de Nova Hispanio. La provinca ĉefurbo troviĝis en Cartago.

Multaj esploristoj, inter ili Carlos Gagini kaj Roberto Brenes Mesén, asertas ke parto de la nacia idiosinkrazio formiĝis dum tiu ĉi epoko, kie la materia mankohavo estis komuna por ĉiuj kaj pro manko de sklavoj, ende la provincestro ĝis la plej malriĉa kamparano devis zorgi por la ĉiutaga survivado de la familio, tio kondiĉis la kreadon de egaleca socio.

Malgraŭ tio, novaj esplorlaboraĵoj demonstras ke dum la kolinia Kostariko kaj speciale ende la 17-a jarcento, la socio ekdividiĝas per diversaj sociaj kastoj, kun komerca kaj laŭtenata elito kiuj regis laŭ iliaj kapricoj la ekonomion kaj internan politikon de la lando.

Sendependiĝo

redakti

La landa sendependeco disde la Hispana Imperio estis dekretata en 1821 de la kvin ŝtatoj de Centra Ameriko. Post necertaj momentoj pri la regado de la lando, al la konservativaj regantoj de Gvatemalo ŝatis la ideon aneksiĝi al la Meksika Imperio de Agustín de Iturbide, sed la centramerikaj liberaluloj oponiĝis, tial meksika armeo sub la gvidado de la Generalo Vicente Filisola okupis la urbon Gvatemalo. Tiu unuiĝo estis tiom mallonga kiel la imperio mem.

Post ricevo de la sendependeco kune kun la gefrataj nacioj, kaj post la fiaska eksperimento de la Meksika Imperio, Kostariko iĝis membro de la Centramerika Federacia Respubliko (Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko) kune al Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo. Tiu historia unuiĝo disiĝis en 1842.

Politika-administra divido

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kostariko.

La divido de Kostariko konsistas sep provincoj subdividataj en 81 kantonoj kaj ĉi lastaj, en 463 distriktoj.

 
Provincoj de Kostariko
  Provinco Ĉefurbo Kantonoj Distriktoj Areo (km²) Loĝantaro*
1 Alajuela Alajuela 15 108 9.757,53 716.286
2 Cartago Cartago 8 48 3.124,67 432.395
3 Guanacaste Liberia 11 59 10.140,71 264.238
4 Heredia Heredia 10 46 2.656,98 354.732
5 Limón Limón 6 27 9.188,52 389.295
6 Puntarenas Puntarenas 11 57 11.265,69 357.483
7 San-Joseo San-Joseo 20 118 4.965,90 1.345.750

* Censo de la jaro 2000

Geografio

redakti
 
Mapo de Kostariko

Kostariko havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente kun Karibio kaj okcidente kun Pacifiko. Ĝi posedas ankaŭ Kokosan Insulon en la Pacifiko.

La terlimoj de Kostariko kun Nikaragvo estas difinitaj per la Traktato Cañas-Jerez de 1858 kaj la Traktato Laudo Cleveland de 1888, kaj kun Panamo per la Traktato Echandi-Fernández de 1941. La marlimoj kun Kolombio estas difinitaj en la Traktato Facio-Fernández de 1977 kaj la Traktato Gutiérrez-Lloreda de 1984, kun Ekvadoro en la Traktato Gutiérrez-Terán de 1985 kaj kun Panamo en la Traktato Calderón-Ozores de 1980.

Kostariko situas sur la istmo de Centra Ameriko. La Pacifiko situas okcidente de Kostariko kaj la Kariba Maro oriente. Ĉe la pacifika marbordo troviĝas la Golfo de Nicoya kaj en ĝi multaj gravaj insuloj. La lando estas plejparte plata, sed meze situas montaro, kiu estas parto de la centramerika montaro (cordilleras).

La plej alta punkto estas la Cerro Chirripó (3810 metroj) en la Cordillera de Talamanca . La lando havas vastajn naciajn parkojn kaj rezervejojn (25% de la lando estas protektita). Multe el ĝi konsistas el tropika pluvarbaro . Krome, aliaj specoj de naturo ankaŭ ekzistas en Kostariko. La provinco Guanacaste estis origine superplenigita de sekaj arbaroj (kie estas malpli da arboj) kaj herbejoj, dum mangrovaj arbaroj troveblas en diversaj lokoj laŭ la marbordo.

Kostariko havas plurajn vulkanojn interalie Arenal (ankoraŭ aktiva), Poás kaj Irazú.

Ekologio

redakti
 
Kostarika kolibrio
 
La Nacia Parko kie troviĝas la vulkano Poás, estas unu el la plej ŝatataj lokoj por la internacia turismo.

Kostariko troviĝis en la 62-a loko en la indico de homa disvolviĝo en 2010 kaj en la 12-a loko en la World Happiness Report (Monda Feliĉa Raporto) en 2019, kaj tiurilate estas unu el la plej pintaj landoj en Latin-Ameriko.


  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senarbigo en Kostariko.

Post drasta perdo de arbaroj en la dua duono de 20-a jarcento, Kostarigo fariĝis la unua tropika lando, kiu haltigis senarbigon kaj eĉ komencis regeneri la arbarojn detruitajn.[6] En 2007, la kostarika registaro anoncis, ke la lando estos en 2021 la unua klimatneŭtrala lando en la mondo. En 2009 kaj 2012, Kostariko estis la unua en la Happy Planet Index, kiu indikas kiom feliĉaj homoj estas surbaze interalie de la ekologia premsigno. Ĉirkaŭ kvarono de la lando estas protektita nacia parko aŭ alia protektita areo[7] Uzon kaj konservon de biodiverseco regulas la Leĝo de Biodiverseco.

Kostariko ankaŭ promocias ekoturismon (pri-ekologia turismo)[8] tiel ke per turismo oni provizas laboron al tiuj kiuj alie detruus la abundon de la lando por vivteni sin. En 2024 la Ministrejo pri Medio kaj Energio fermis la ĉefan kostarikan bestoĝardenon, kaj la ministro Franz Tattenbach deklaris, ke bestoĝardenoj devas evolue fariĝi bestrifuĝejoj.[9] Krome 90% de la landa energia konsumado venas el la vento, geotermaj fontoj kaj la suno. Jam en 2018[10].

La Rivero Tortuguero [tortugEro] (signife testudejo) situas en la Nacia Parko Tortuguero, nome protektata areo. Alia grava naturejo estas la Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde.

Politiko

redakti

Kostariko estas konstitucia demokratia respubliko kiun gvidas prezidento, kiu estas elektata por kvar jaroj. En 2010, Laura Chinchilla fariĝis estis la unua virina prezidento de la lando. Ŝin sukcesis en 2014 Luis Guillermo Solís. Rodrigo Chaves estas la nuna prezidento ekde 2022. Kostariko havas du vicprezidentojn. La lando havas unuĉambristman sistemon. La parlamento kiel la leĝdona asembleo konsistas el 57 membroj. Ĝi ne havas armeo, ĉar la antaŭe ekzistanta kostarika armeo estis abolita en 1948 kaj la konstitucio de Kostariko malpermesas restarigi ĝin.

Ekonomio

redakti
 
La mikroprocesora fabrikejo de Intel en Kostariko generas 20% de la naciaj eksportaĵoj, kaj 4.9% de la landa MEP.

Kostariko suferis gravan evoluon de sia ekonomio, kiu transiris de eminente terkultiva ekonomio al la servoj.

Daŭre gravas la landaj enspezoj pro eksportado de tradiciaj terkultivaĵoj i.a. bananoj, platano, kafo, sukero, ĉokolado kaj ananaso. Elstaras la altkvalita kostarika kafproduktado kaj ĝia eksportado al la usona merkato kie estas tre valorata. Tamen, la enspezoj kiuj devenas el la eksportado de netradiciaj produktaĵoj kiaj la floroj – gradkvante superas la antaŭajn kaj la servo-sektoro multe kreskis dum la lastaj jaroj kreante pli ol 10 mil dungadojn.

Diversaj ŝtataj institucioj ludas gravan rolon en la ekonomio kiel dungantoj kaj kiel liverantoj de servoj. Ekzemple, la Nacia Reto por Infana Vartado kaj Evoluigado kunordigas sistemon de infanvanvartaj servoj.

Loĝantaro

redakti

La plimulto de la loĝantaro loĝas en la Centra Valo kaj estas kunmetita de eŭropdevenuloj kaj indiĝenoj. Ĉi-lastaj estis kulture, lingve kaj ideologie asimilitaj de la koloniistoj; tio klarigas la preskaŭ tutan malaperon de la indiĝena influo en San-Joseo (kaj en la plimulto de la lando). Krome, estas facila la trovado de loĝantoj de aliaj latitudoj, speciale el Ĉinio. Ekzistas loĝantaro de enmigrintoj kaj politikaj rifuĝintoj, ĉefe rifuĝintoj el Kolombio (la plimulta rifuĝinta loĝantaro), kaj ekonomiaj enmigrintoj el Nikaragvo; ankaŭ ekzistas gravaj grupoj el argentinanoj kaj ĉilianoj. Ekde pluraj jaroj ekzistas emigradaj movoj de eŭropanoj kaj azianoj (ekzemple hispanoj, koreoj, nederlandanoj, usonanoj, japanoj, rusoj, svisoj kaj svedoj), kiuj estas allogataj de la lando pro ĝia stabila politika kaj ekonomia situacio kaj pro la alternativa vivstilo kaj milda klimato. Katolikismo estas la plej ofta religio en Kostariko. La konstitucio de Kostariko donas al katolikismo la statuson de ŝtata religio, kvankam ĝi samtempe garantias religian liberecon.

Kulturo

redakti
 
Ene de la Nacia Teatro de Kostariko.
 
Nacia Teatro de Kostariko .

La Ministerio de Kulturo kaj Junularo estas la faka institucio, kiu okupiĝas pri la kunordigado de la kultura vivo en la lando. La laborado kaj agado de la Ministerio subdividiĝas en Kulturo, Vidartoj, Sceneja Arto, Muziko, Kulturheredaĵo, Bibliotekoj, Lernejoj, kaj Junularo.

Ĝenerale, kvankam la Ministerio havas multajn iniciativojn, ili malfacile estas realigeblaj pro la manko de sufiĉaj rimedoj. Tamen menciindas la kvalito de kelkaj kulturprojektoj kiaj la Nacia Simfonia Orkestro de Kostariko kaj la Junulara Simfonia Orkestro.

Verkistoj

redakti

Menciindas Carlos Alvarado Quesada kaj Carlos Gagini.

Kuirarto

redakti

Kasado (hispane casado) estas plado kiu konsistas el bolita rizo, fazeoloj kaj fritita dolĉa banano, ofte akompanita de bovaĵo, porkaĵo, fiŝaĵo aŭ kokaĵo.

Olla de carne estas supo kun multaj diversaj specoj de legomoj kaj karno.

Gallo pinto ("pentrita koko"), estas tradicia plado konsistante el miksaĵo de nigraj faboj, blanka rizo, koriandro, cepoj, ajlo, salo kaj speciala saŭco.

Esperanto-movado

redakti

En 1953 fondiĝis Kostarika Esperanto-Asocio. Vidu apartan artikolon pri la Esperanto-movado en Kostariko.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

esperante Bazaj informoj pri Kostariko en la vikio de UEA

hispane (Kostarika) Ministerio pri Turismo

hispane Historiaj tagoj de Kostariko

angle Ekoregionoj de Kostariko (The Encyclopedia of Earth)

Referencoj

redakti
  1. (en) UCDP Conflict Encyclopedia Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine, Uppsala University.
  2. 2,0 2,1 (en) Carlos Hernández, Scott G.Charles, A.S.Hallab, Cynthia Fridgend, The Costa Rican Banana Industry: Can It Be Sustainable? (Ĉu la kostarika banana industrio povas esti pli daŭrebla?), Science Direct, septembro 2007.
  3. (fr) Hold up sur la banane (filmeto), TV France 5, 2016
  4. (en) Anup Shah, The Banana Trade War (La banana komerca milito), Global Issues, 2010.
  5. (en) Sonya Lunder, Banana Cultivation Is Pesticide-Intensive, EWG, la 28-an de aprilo 2014.
  6. Nell Lewis (27-a de julio 2020) This country regrew its lost forest. Can the world learn from it?. Arkivita el la originalo je 1-a de aŭgusto 2020. Alirita 2-a de aŭgusto 2020.
  7. (en) Leo Hickman. "Shades of green", The Guardian. la 26-an de majo 2007.
  8. (1999) “Ecotourism and Sustainable Development: Who Owns Paradise?”, p. 128–181.  Chapter 5. Costa Rica: On the Beaten Path
  9. Arrieta, Esteban. 2024. "Zoológicos del país deben evolucionar a santuarios: Franz Tattenbach". La República. [1]
  10. Indrani Beharry-Lall, Kostariko, ESK, p. 23, Volumo 26[1] numero 134, marto 2019