Mistero estas koncepto ligita al religio, sed kiu transiras ekster tiu fako. Laŭ PIV la unua signifo estas ligita al historiaj religioj kaj kredoj. En la egipta, helena kaj Romana religioj, mistero estus sekreta doktrino kaj kulto, kiu promesis al la inicitoj la senmortecon per simbola unuiĝo kun mortanta kaj resurektanta diaĵo.[1] La dua signifo centriĝas en la uzado de la koncepto fare de kristanismo, nome religio kiu ja estas bazita sur diversaj misteroj. Tiukadre mistero estus dogmo, revelaciita de Dio kaj neatingebla per la nura racio.[2] Tiel oni kontrastigas la misteroj kiuj venus el Dio kontraŭ la racio de la homo; nome, la religio konsistigas en kredo (neracia) bazita sur misteroj. Inter ili oni listigas kiel ekzemploj la misterojn de la enkarniĝo (Dio fariĝas homo laŭ kristanismo), de la elaĉeto (Dio-homo estus veninta al la Tero por elaĉeti la homaron for el la kondamno pro la origina peko), de la Triunuo (Dio estas unu kaj tri - patro, filo kaj Sankta Spirito - samtempe). Finfine la vortaro montras la plej uzatan signifon kiu eblas en ajna fako kaj kunteksto, nome "fakto, afero kaŝita aŭ neklarigebla".[3] Tio estas, mistero estas difinebla kiel io tre malfacile komprenebla, io stranga kaj neklarigebla por facila kompreno aŭ malkaŝebla ĉar estas kaŝita.

Citaĵoj

redakti
 
 La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; scivolemo havas sian propran kialon por ekzisti. Oni ne povas ne timi sin pripensante la misterojn de la eterneco, de la vivo, de la mirinda strukturo de la realo. Sufiĉas, se oni provas nur kompreni iomete la ĉiutagan misteron. La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; neniam perdu la sanktan scivolemon. Albert Einstein 

Referencoj

redakti
  1. PIV NPIV Alirita la 4an de septembro 2020.
  2. Samloke.
  3. Samloke.