Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj

La nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno kaj Kongo Brazavila.

Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono [+]

Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Tero)
Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr

Ĝi konstituas kune kun la okcident-kongaj marĉarbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomitan "okcident-kongaj humidaj arbaroj".

Priskribo

redakti

La ekoregiono okupas 434 100 kvadratajn kilometrojn en la sudoriento de Kameruno, la Sudokcidento de Centrafrika Respubliko, la oriento de Gabono kaj la nordo kaj okcidento de Kongo Brazavila.

Ĝi norde limtuŝas la Nord-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, sude la Okcident-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, oriente la okcident-kongajn marĉarbarojn kaj okcidente la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn.

Flaŭro

redakti
 
Arbarelefantoj en Centrafrika Respubliko.

Du tipoj de arbaroj estas agnoskitaj : miksa humida kvazaŭĉiamverda gvinea-konga arbaro kaj unuspecio-dominanta humida ĉiamverda kaj kvazaŭciam gvinea-konga arbaro [1]. Scio de la flaŭro de tiu regiono estas multe plibonigita dum la lastaj jardekoj per la agadoj de organizaĵoj kiel ECOFAC [2], WCS [3], WWF, kaj aliaj. Iuj el la karakterizaj specioj de ekoregiono ampleksas elstarantajn arbojn kun alteco ĝis 60 metrojn (Entandrophragma congoense, Pentaclethera eetveldeana, Pericopsis elata, Gilbertiodendron dewevrei), arbedospecioj de Drypetes (D. calvescens, D. capillipes, D. chevalieri), kaj abundaj lianoj kaj rotangoj. La abundeco de rafiopalmoj estas notinda laŭlonge de la riverovaloj en la norda parto de la ekoregiono, kun unuspeciaj rafioarbareroj. Raphia monbuttorum kaj aliaj specioj estas komunaj.

Faŭno

redakti

La ekoregiono gastigas gravajn populaciojn de la endanĝerigata okcidenta malaltaĵa gorilo (Gorilla gorilla gorilla) kaj de la afrika arbarelefanton (Loxodonta cyclotis). Hejmas en ĝi pli da goriloj, kaj eble pli da ĉimpanzoj (Pan troglodytes) ol en iu ajn alia afrika ekoregiono.

Endemiismoj

redakti

Ĝenerale, proporcioj de striktaj endemiismoj ne estas eksterordinare altaj, speciale por plantoj. Tamen, la freŝdata malkovro de novaj specioj de birdoj kaj etaj mamuloj indikas ke endemiismo eble pli altas ol ĝi estis antaŭe konsiderata, speciale en la Sangha-Baseno.

Konservado

redakti

La ekoregiono estas endanĝerigata. La precipaj minacoj estas la troa arbarekspluatado, la plivastiĝo de la agrikulturo kaj la ĉasado por la konsumado.

Referencoj

redakti
  1. White 1983
  2. ECOFAC Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine angle
  3. angle WCF

Bibliografio

redakti
  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.

Vidu ankaŭ

redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj

redakti