Saltu al enhavo

Frauenkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Situo de Frauenkirchen Frauenkirchen, ankaŭ germane, Boldogasszony hungare estas vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Pamhagen-Parndorf, laŭ fervojo Fertőszentmiklós-Parndorf.

Historio

La loko apartenis - kun tuta Burgenland - ĝis 1920/21 al Hungario, kiam la pacdiktatoj donis ĝin al Aŭstrio.

La loko estas jam loĝata ekde la antikvo, sed la unua mencio okazas en 1324 kiel Zenmaria. La loko havas ekde 1898 la nomon Boldogasszony.

En 1910, el 2732 loĝantoj estis 1970 germanoj kaj 756 hungaroj; en 2001 el 2856 loĝantoj 2503 germanoj, 209 hungaroj kaj 19 kroatoj.

Frauenkirchen, Baziliko, aprilo 2005

Personaĵoj

  • La provinca estro de Burgenland, Hans Niessl venas el Frauenkirchen kie li estis urbestro.
  • Erich Stekovics [Ŝtekoviĉ - hungardevena nomo] famas pro sia tomato-kultivvarioj, en nombro de 3200. Oni nomas lin "Imperiestro de la tomatoj" kaj venas petoj pri la tomato-plantado eĉ en arabaj landoj.
  • naskiĝis tie la hungara komponisto Mihály Mosonyi, germane Michael Brand, (1815-1870).