Dunaföldvár
Dunaföldvár estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono Paks. La nomo signifas Danubo-terfortikaĵo.
- Areo: 111 km²
- Loĝantaro: 9140
- Poŝtkodo: 7020
- Telefonprefikso: 75
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, sur dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ la fervojo Pusztaszabolcs-Paks. La urbo havas ponton al la kontraŭa urbo Solt. Budapeŝto situas 90 km-ojn norde.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la romianoj ĉe limes, havanta la nomon Annamatia. En 1132 abatejo fondiĝis. Antaŭ la turkoj fortikaĵoturo konstruiĝis, kion la turkoj plukonstruis. La hajdukoj forrabis la fortikaĵon, sed ili ne tenis ĝin. En 1729 preĝejo omaĝe al Sankta Helena, en 1742 kapelo omaĝe al Sankta Roĥo konstruiĝis. La fortikaĵturo iĝis malliberejo, nuntempe estas muzeo.
Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando
Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.
Bácsföldvár | Balatonföldvár | Dunaföldvár |
Pusztaföldvár | Tiszaföldvár | Székelyföldvár |