Saltu al enhavo

Mihály Székely (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Székely [mihAj sEkej], hungare Székely Mihály, Esperante Mikaelo Székely estis elstara hungara operokantisto (baso).

Mihály Székely naskiĝis, kiel Spagatner Mihály la 8-an de majo 1901 en Jászberény - mortis la 22-an de marto 1963 en Budapeŝto.

Biografio

Mihály Székely devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1920, tiam li kantadis popolkantojn. En 1922 li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, dume li kantadis ankaŭ eksterlande, ekzemple en Italio kaj Aŭstrio. Dum la 2-a mondmilito li kaŝiĝis, poste li ricevis rolojn en Novjorko. Hejmenveninta li rajtis vojaĝi precipe en la socialismaj landoj. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1955, en 1950 ankaŭ alian premion. Li estis ankaŭ framasonisto.

Memorigiloj

Lia repertuaro (selekto)

Fontoj