Saltu al enhavo

Doggerland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:27, 25 maj. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Mapo de la verŝajna loko de Doggerland (ĉ.8000 a. K)

Doggerland estas nomo de antaŭa terponto en la suda Norda Maro, kiu ligis Brition kun la eŭropa kontinento dum la antaŭa glaciepoko. Tiel la teritorio de la nuna Britio ne estis insulo sed duoninsulo. Tra tiu terkolo homoj povis trapasi piede.