Saltu al enhavo

Hereda monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:28, 19 jul. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Hereda monarkio estas la plej ofta monarki-stilo, efektivigata de preskaŭ ĉiuj ekzistantaj monarkioj en la mondo. En hereda monarkio ĉiuj monarkoj venas de la sama familio ("dinastio"), kaj la suvereneco transpasas de familiano al familiano. La hereda sistemo havas avantaĝojn de stabileco, kontinueco kaj antaŭvidebleco, krom internaj stabiligaj faktoroj kiel enfamiliaj afablo kaj lojalo.