La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Bromley estas urbodistrikto (angleborough) de Granda Londono, ĉe la suda rando de la teritorio. Ĝi situas proksimume 23 kilometrojn sudoriente de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City. Laŭ la stato de 2018, en la urbodistrikto vivis 331 096 loĝantoj sur areo de 150,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 205 loĝantoj/km².