Felsőszölnök
Felsőszölnök (felŝOsolnok) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. Felső signifas hungare: supra, szölnök slovene: setlo. Precipe slovenoj vivas ĉi tie.
Felsőszölnök | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9985 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 524 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 53′ N, 16° 10′ O (mapo)46.87668611111116.16335Koordinatoj: 46° 53′ N, 16° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,56 km² (2 356 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Felsőszölnök [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9985
- Telefonkodo: 94
- Areo: 24 km²
- Loĝantaro: 680
Situo
redaktiFelsőszölnök situas en valo de rojo sub monto 375 m-ojn alta, fine de sakovojo.
Historio
redaktiEn 1664 la turkoj detruis la komunumon. En 1919 la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la triopa nova landlimo (Hungario, Aŭstrio kaj SHS (unio de Slovenio, Kroatio kaj Serbio)). Estiĝis limpasejo al Slovenio. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis, ĉesis la trapasejo, unusola vojo restis al Szentgotthárd. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dika zonon, praktike netuŝeblan. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis laŭ la limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Őrség kaj Hanság.
Famuloj
redaktiEn Felsőszölnök mortis katolika pastro József Kossics.
Trilanda punkto Felsőszölnök-Trdkova-Sankt Martin an der Raab
redaktiĜis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando. Post 2007 la 3 landoj apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.