Sergio Agüero
Sergio Agüero (prononco laŭ sistemo IFA ˈserxjo aˈɣweɾo), per plena nomo Sergio Leonel Agüero Del Castillo, estas argentina futbalisto, sportanta kun ĉemizo sur kiu estas presata lia neformala nomo "Kun Agüero". Li naskiĝis la 2-an de junio 1988 en Bonaero, do nun estas 36-jara. Profesia futbalisto ekde la jaro 2003, ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Manchester City F.C. de Manĉestro. Krome ekde la jaro 2006 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Antaŭe li en 2004 membris en la nacia teamo de sub-17-jaruloj, de 2005 ĝis 2007 de la sub-20-jaruloj, kaj en 2008 paralele al la membreco en la vira nacia teamo ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "19".
Sergio Agüero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sergio Leonel Agüero del Castillo |
Naskiĝo | 2-an de junio 1988 (36-jaraĝa) en Bonaero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Gianinna Maradona (en) (2008–2012) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (2003–2021) Interreta elsendisto entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://sergioaguero.com |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion pri li – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)