Saltu al enhavo

Géza Herczegh (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Herczegh (ĵurnalisto)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1888 (1888-03-01)
en Nagykanizsa
Morto 20-an de februaro 1954 (1954-02-20) (65-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Leopoldine Konstantin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo scenaristo
dramaturgo
ĵurnalisto
verkisto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géza Herczegh [herceg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herczegh Géza, ekster Hungario Geza Herczeg estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, scenaristo.

Géza Herczegh[1] naskiĝis la  1-an de marto 1888(nun 1888-03-01) en Nagykanizsa, li mortis la 19-an de februaro 1954 en Romo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Géza Herczegh devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1905, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto ĝis 1910. Jam ekde 1906 li esis ĵurnalisto, komence por hungaraj, poste ankaŭ por aŭstraj, germanaj kaj italaj ĵurnaloj. Kiel milita korespondanto, li raportis pri la ital-turka milito de Tripolo en 1912 kaj pri la balkanaj militoj en 1913, fine pri la 1-a mondmilito. Li prilaboris siajn raportojn en plurajn librojn. Dum la Kabineto Mihály Károlyi li respondecis pri la gazetaro, iom poste li translokiĝis al Vieno, kie li estis redaktoro. Ekde 1928 li estis sendependa dramisto kaj scenaristo precipe pri operetoj. Herczegh jam estis en Holivudo en 1934, sed konstante ekde 1938, kie nature li okupiĝis pri filmaj scenarlibroj. Li ricevis la premion Oskar en 1938.

Herczegh edziĝis en 1924 al en:Konstantin Leopoldina. Li ricevis premiojn inter 1938-1950.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Sarajevotol Lodzig (1915, ankaŭ germane)
  • Avanti! (1916)
  • Végig Szerbián (1916)
  • A haditengerészet a világháborúban (1917)
  • Die Madonna von Cannes (scenarlibro)
  • Bela Kun (1928)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]