Saltu al enhavo

Koŝigaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koŝigaja
FlagoBlazono

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Koordinatoj35° 53′ N, 139° 47′ O (mapo)35.891138888889139.79091666667Koordinatoj: 35° 53′ N, 139° 47′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo60,24 km² (6 024 ha) [+]
Areo60,24 km² (6 024 ha) [+]
Loĝantaro341 784 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Koŝigaja (Japanio)
Koŝigaja (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Koshigaya, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Koŝigaja, (japane 越谷市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Koŝigaja havis populacion de 345 353, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Koŝigaja situas sur aluvia ebenaĵo en averaĝa alteco de 5 m laŭ la marnivelo. Kelkaj riveroj tuŝas la urbegon. Kaŭaguĉi troviĝas 10, gubernia sidejo Saitamo 12, Jono (urbo) 14, Kavagoe 27, ĉefurbo Tokio 35, Fukaja 57 kilometrojn aere laŭ [1].

Urba panoramo

La areo ĉirkaŭ Koŝigaja estis fjordo de la maro kaj estis loĝigita dum la japanaj historiaj periodoj. Jam dum la pli modernaj tempoj ĝi prosperis kiel laŭvoja poŝta stacio, sed ĝi funkciis ankaŭ kiel haveno kun signifaj varŝanĝoj. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Koŝigaja unuiĝis kun la najbaraj komunumoj en 1954 kaj ŝanĝis la literumon de sia nomo al sia nuna formo. Koŝigaja estis levita al urbostatuso en 1958, speciala urbo en 2003 kaj Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio en 2015.

Koŝigaja estas grava regiona komerca centro kun multfaceta industria bazo. Ĝi estas fama pro produktado de daruma.

Universitato en Koŝigaja

En Koŝigaja 2 universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Koŝigaja havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn, ekzemple la Linio Tobu-Skajtri, Linio Hibiya (Tokyo Metro) kaj Linio Hanzōmon (Tokyo Metro) trairas la urbegon.

Koŝigaja situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1367 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.

Bildoj pri Koŝigaja
Strato
Banko
Biblioteko
Stacidomo
Moskeo
Preĝejo
Ponto


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans