Saltu al enhavo

La notte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La notte
filmo
Originala titolo La notte
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 24 jan. 1961, 1961, 25 jan. 1961, 27 jan. 1961, 24 feb. 1961, 19 feb. 1962
Ĝenro filma dramo
Kameraado Gianni Di Venanzo
Reĝisoro(j) Michelangelo Antonioni
Produktisto(j) Emanuele Cassuto
Scenaro Michelangelo Antonioni • Ennio Flaiano • Tonino Guerra
Filmita en Milano
Loko de rakonto Milano
Muziko de Giorgio Gaslini
Rolantoj Marcello Mastroianni • Jeanne Moreau • Monica Vitti • Bernhard Wicki • Rosy Mazzacurati • Gitt Magrini • Maria Pia Luzi • Umberto Eco • Giorgio Gaslini
Honorigoj Ora Urso
IMDb
vdr

La nokto (La notte) estas itala filmo de 1961 reĝisorita de Michelangelo Antonioni.

La filmo ricevis diversajn premiojn, inter kiuj menciendas la Ora Urso en la Berlina Internacia Kinfestivalo, la Premio David di Donatello al la plej bona reĝisorado kaj la premio Nastro d'argento de la Sindacato Nazionale Giornalisti Cinematografici Italiani (SNGCI) al la plej bona reĝisorado. La ĉefaj geaktoroj estas Marcello Mastroianni, Jeanne Moreau kaj Monica Vitti.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Milano, komence de la 1960-aj jaroj, Giovanni Pontano (Marcello Mastroianni), sukcesa verkisto, kaj lia edzino Lidia (Jeanne Moreau), vizitas sian amikon Tommaso (Bernhard Wicki), same verkisto, kiu estas mortanta en hospitalo. Poste ili iras al prezentado de la novo libro de Giovanni. Dum la pibliko ĉirkaŭas Giovanni por dialogo, Lidia abandonas la lokon kaj promenas tra la urbo. Poste ili kuniĝas hejme. Ambaŭ, enuaj pro sia monotona vivo, eliras al noktoklubo; tie ili estas invititaj al festo de riĉa industriisto, nome Gherardini (Vincenzo Corbella), kiu, eksciinte, ke Giovanni estas verkisto, proponas al li verki libron pri sia entrepreno. Ĉeestas homoj kiuj estis bonfaritaj ekonomie pro la itala ekonomia disvolvigo kaj kiuj klopodas ŝajnigi gravecon.

Al Lidia tiu medio ne plaĉas kaj restas isolita de la ceteraj festanoj. Ŝi telefonas al la hospitalo demandante pri sia amiko Tommaso, kaj oni respondas, ke li jam mortis, kio tute kontrastas kun la festa etoso. Deprime, ŝi ekakceptas la allogan amalproksimiĝon de dandulo, Roberto, (Giorgio Negro) sed nur dekomence. Giovanni siaflanke, fasciniĝas ĉe la juna filino de la industriisto Gherardini, Valentina (Monica Vitti). Okazas ŝtormo kaj la invititoj foriras el la domego, kie restas nur la triopo. Lidia vidas sian edzon kisantan Valentina, sed ŝi ne sentas ĵaluzon, ĉar konsideras, ke ŝia geedzeco estas finita. Mateniĝas, Lidia kaj Giovanni abandonas Valentina, kiu restas konfuza, kaj iras al parko. Lidia legas amleteron kiun Giovanni estis sendinta al ŝi, sed kiun li ne memoras. Ŝi diras, ke ŝi jam ne sentas amon por li, al kio Giovanni reagas per klopodoj dennove krei pasion inter ambaŭ.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Marcello Mastroianni ... Giovanni Pontano
  • Jeanne Moreau ... Lidia Pontano
  • Monica Vitti ... Valentina Gherardini
  • Bernhard Wicki ... Tommaso Garani
  • Rosy Mazzacurati ... Resy
  • Maria Pia Luzi ... Ninfomaniulino en la hospitalo
  • Guido A. Marsan ... Il signor Fanti
  • Vittorio Bertolini
  • Vincenzo Corbella ... Il signor Gherardini
  • Ugo Fortunati ... Cesarino
  • Gitt Magrini ... La signora Gherardini
  • Giorgio Negro ... Roberto
  • Roberta Speroni ... Berenice

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]