Saltu al enhavo

Alain Senderens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alain Senderens
Persona informo
Naskonomo Alain Jean Marie René Alex André Senderens
Naskiĝo 2-an de decembro 1939 (1939-12-02)
en Hyères
Morto 25-an de junio 2017 (2017-06-25) (77-jaraĝa)
en Peyrelevade
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĉefkuiristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alain SENDERENS (la 2an de decembrp 1939 – la 25an de junio 2017) estis franca kuiristo kaj inventisto de la Nouvelle Cuisine. Le Figaro kreditis lin kiel la inventinto de pariĝo inter manĝaĵo kaj vino [1].

Senderens trejnis kiel kuiristo ĉe la Ambassador Hotelo en Lourdes. En Parizo li laboris en la restoracioj La Tour d'Argent kaj, de 1963 ĝis 1965, ĉe Lucas Carton, kiun li akiris dudek jarojn poste. Li tiam iĝis subkuiristo ĉe la Hilton en Parizo restoracio en la pariza Flughaveno Orly.

En 1968, Senderens malfermis la restoracion L'Archestrate en Parizo. En 1978 la restoracio ricevis tri stelojn en la Michelin Guide [2].

En 1985 li akiris la Secesian restoracion Lucas Carton [3], kiu situas fronte al la preĝejo de La Madeleine. Ĝi ankaŭ estis premiita tri steloj. En 1997, Paul-François Vranken transprenis akciojn en la restoracio, kiu tiam iĝis la posedaĵo de la japana bierfaristo Asahi Beer .

En 2005, li estis la nura kuiristo kiu prirezignis siajn tri Michelin-stelojn. Li klarigis, ke li ne povas kuiri pageblan menuon konservante la normojn postulitajn de Michelin.  Li renomis la restoracion Senderens kaj havis la Secesioan restoracion zorge renovigita fare de Noé Duchaufour-Lawrance.  Li reduktis la prezojn je du trionoj: "Mi simple ne plu povis pagi 380 eŭrojn po persono por manĝo. Mi hontis kaj sentis ke la klientoj estas lacaj de tiu troo de lukso."  La Senderens- restoracio estis premiita du steloj fare de Michelin .

En 2013, Senderens vendis siajn akciojn en la restoracio al sia partnero. Kune ili decidas doni al la restoracio la nomon Lucas Carton denove. En julio 2014, Senderens forlasis la restoracion. En 2017 la restoracio ricevis Michelin-stelon [4].

Senderens trejnis kelkajn kuiristojn, kiel ekzemple Alain Passard, kiu transprenis Senderens-restoracion L'Archestrate kaj ŝanĝis sian nomon al Arpège (tri Michelin-steloj) [5],  Alain Solivérès kiu iĝis kuiristo en Taillevent restoracio (tri steloj) [6], Christian Le Squer (tri steloj) [7] kaj Karl Ederer .

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1981 : La cuisine réussie : les 200 meilleures recettes de l' Archestrate avec Eventhia Senderens - Éditions JC Lattès
  • 1984 : La grande cuisine à petits prix - Éditions R. Laffont
  • 1991 : Figues sans Barbarie - Éditions R. Laffont - Recueil des articles parus dans L'Express
  • 1991 : Proust : la cuisine retrouvée - Éditions du Chêne
  • 1992 : Manger, c'est la santé - Éditions JC Lattès
  • 1997 : L'Atelier d'Alain Senderens - Éditions Hachette
  • 1997: Les Festins de Balthazar - Éditions de l'Archipel (kunlaboro)
  • 1999 : Le Vin et la table d'Alain Senderens - Éditions de La Revue du Vin de France
  • 2007 : « Entretien avec Alain Senderen » en Laure de Chantal, A la table des anciens - Les Belles Lettres
  • 2012 : Alain Senderens et Jérôme Banctel dans votre cuisine , Flammarion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]