Jacques Pierre Abbatucci (ministro)
Jacques-Pierre Charles ABBATUCCI (n. la 21-an de decembro 1791 en Korsiko - m. la 11-an de novembro 1857 en Parizo) estis franca politikisto kaj ministro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nepo de Jacques Pierre Abbatucci kaj nevo de Charles Abbatucci, ambaŭ generaloj dum la franca revolucio, li entreprenis karieron de advokato. Li sekve fariĝis prokuroro de la reĝo en Sartène (Suda Korsiko) en januaro 1816, konsiliano ĉe la reĝa tribunalo de Bastia en 1819 kaj prezidento de ĉambro en la reĝa tribunalo de Orleano en 1830.
En la sama jaro li estis balotita kiel deputito de Korsiko en la Ĉambro de Deputitoj, antaŭ ol fariĝi deputito de la departemento Loiret en 1839.
Nomumita kiel ministro pri justico en januaro 1852 kaj kiel senatano en decembro, li konservis ambaŭ postenojn ĝis sia morto.
En la periodo de la julia monarkio, Abbatucci estis proksima al Odilon Barrot kaj viciĝis inter la plej gravaj membroj de la politika opozicio. Li precipe distingiĝis dum la tiel nomata "bankeda kampanjo", kiel ĉefa organizanto de la bankedo de Orleano, kiu kontribuis al la falo de la reĝimo kaj al la alveno de la Dua Respubliko.
Dum la Dua Imperio, li kiel ministro pri justico prezidis la konsilion de la ministroj en kazo de foresto de Napoleono la 3-a. Li ĝis sia morto estis la favorata konsilisto de la imperiestro rilate al korsikaj aferoj, kaj do plene kontribuis al la multaj tiamaj reformoj en la insulo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean De La Rocca, Abbatucci, sa vie, ses opinions, Parizo, 1858.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Viroj
- Naskiĝintoj en 1791
- Naskiĝintoj la 21-an de decembro
- Mortintoj en 1857
- Mortintoj la 11-an de novembro
- Francaj ministroj pri justico
- Deputitoj de la julia monarkio
- Deputitoj de la dua Respubliko de Francio
- Senatanoj de la dua Imperio de Francio
- Ministroj de la dua Imperio de Francio
- Grandaj krucoj de la Honora Legio