Johano Frederiko la 2-a (Saksio)
'Johano Frederiko la 2-a (naskiĝinta la 8-an de januaro 1529 en Torgau, mortinta la 9-an de majo 1595 en Steyr en kaptiteco) estis nome saksia duko (1545-1566) fakte regante en Gotao kaj Koburgo. Patro lia estis duko Johano Frederiko la Grandanima.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ĝuis Johano Frederiko altnivelegan edukadon kaj frue iniciĝis en regadajn trukojn kaj aferojn. Vundite li savis sin disde la batalkampo de ĉe Mühlberg ĝis Wittenberg. Post la packontrakto de Wittenberg (19.5.1547) li transprenis la regadon de la eta restinta teritorio de la Ernestidoj, por si kaj siaj du nealdoltiĝintaj fratoj. Tia provizoraĵo daŭris ĝis la repotencakiro de la patro kiu, instigite de Johano Frederiko, fondis la universitaton de Jena.
Post la patra morto en 1557 la fratoj transdonis al li la plenan politikan povon. Post forpaso de Johano Frederiko la 3-a sen idoj en 1565, li regadis kune kun la frato Johano Vilhelmo kiu ricevis Koburgon; li mem ricevis Vajmaron kaj Gotaon. Rezidejo lia estis sur Kastelo Grimmenstein.
Johano Frederiko estis ano de luterana ortodokseco kaj strebis la regajnon de la elektisteco. Lia favoro por la fifamigita Vilhelmo de Grumbach rezultigis propran proskribiĝon fare de la imperiestro. En la 14.3.1567 li do devis alfronti arestiĝon kaj transporton al Vieno. Je Wiener Neustadt li estis en malliberejo, de 1572 kun la edzino Elisabeth (Palatinato) kaj certan tempon ankaŭ kun la filo Johano Ernesto.
Ŝatokupo de Johano Frederiko estis la teologio; sed li ankaŭ flegis viglan leterinterŝanĝon kun siaj filoj. Li mortis sur Kastelo Lamberg en Supra Aŭstrio kien oni sendis lin pro militoj kontraŭ la Turkoj. Lia unua geedziĝo kun Agnes (vidvino de princ-elektisto Maŭrico) restis seninfana. De la dua geedzeco pretervivis lin du filoj, Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo) kaj Johano Ernesto (Saksio-Eisenach). Ili estis ricevinta, post la patra ekmalliberiĝo en 1570, ties posedaĵojn pere de kuratoreco. Epitafo belega de li troviĝas en la preĝejo Sankta Maŭrico (Koburgo).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Johann" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 276-277
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Klein, Thomas: "Johann Friedrich II." - ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 530