Saltu al enhavo

Prachovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prachovice
municipo
Prachovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prachovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Prachovice
 - alteco 456 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 38″ N 15° 37′ 44″ O / 49.89389 °N, 15.62889 °O / 49.89389; 15.62889 (mapo)
Katastro 5,32 km² (532 ha) Prachovice
Loĝantaro 1 422 (2024)
Denseco 267,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572071
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prachovice
Retpaĝo: www.obecprachovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Prachovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Železné hory, 7 km sude de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 1 422 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Kostelec u Heřmanova Městce, Třemošnice kaj Vápenný Podol.

Malgraŭ la plej malnovaj skribaĵoj pri historio de la vilaĝo kaj pri minado de kalkŝtono datiĝas en la jaro 1398, verŝajne la vilaĝo ekestis jam ĉirkaŭ la jaro 1250 ĉe minado de ŝtono por konstruo de proksima burgo Lichnice de Smil el Žitava. El loĝejoj de la ŝtonministoj ekestis la domaro Prachovice.

Prachovice estas industria vilaĝo, kies disvolvo dependas de ĉi tiea minejo, cement- kaj kalk-fabriko. Nuna produktado estas ĉirkaŭ 1 miliono tunoj da cemento jare. Geologiaj provizoj de kalkŝtono estas taksataj por produktado en tiu ĉi kvanto minimume dum 50 jaroj. De la jaro 1863 apartenis ĉiuj minejoj al la komunumo Prachovice, kiu ilin luadis al entreprenistoj, kies laboristoj minis kaj distribuis kalkŝtonon. Minado kaj kalcinado de kalko estis ĝis la 50-aj jaroj de 18-a jarcento primitiva. Oni kalcinis en malfermitaj fornegoj hejtataj per ligno. Tio estis malfacila, fizike postulema kaj sandanĝera laboro.

Progreson kaj altigon de la produktado venigis post la jaro 1848 konstruo de ŝaktaj fornoj en kiuj oni jam hejtis per karbo. En la jaro 1864 estis konstruita la unua ronda fornego.

Oni devis solvi ankaŭ transporton de la produktado. En direkto al meza Bohemio kaj Prago tio estis en la jaro 1881 konstruita korba telfero 6 km longa, kiu transportis kalkŝtonon en kalkfabrikon kaj fervojan stacion Třemošnice-Závratec. En direkto al orienta Bohemio kaj Moravio tio estis en la jaro 1882 nove konstruita fervojo inter Vápenný Podol kaj Přelouč. En la jaro 1945 estis ĉi tieaj fabrikoj naciigitaj kaj la havaĵo transigita al nacia entrepreno České cementárny a vápenice v Praze (Ĉeĥaj cement- kaj kalk-fabrikoj en Prago).

Post geologia esploro por pritakso da provizoj da kalkŝtono estis en la jaroj 1949-1955 konstruata nova cement- kaj kalk-fabriko. Elektita t.n. malseka produktadmaniero montriĝis dum sekvantaj jaroj ĝusta. Malgraŭ dum la jaroj ŝanĝiĝis kvalito de la krudaĵo, la fabriko daŭre certigadis bonan kvaliton de kutimaj specoj de cemento, pli poste eĉ de specialaj cementoj por altpostulaj konstruoj, ekzemple cemento Sulfares rezistanta kontraŭ sulfataj akvoj, uzata antaŭ ĉio ĉe konstruado de praga subtera fervojo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869601
1880679
1890821
1900764
1910838
1921733
JaroLoĝantoj
1930619
1950506
19611 312
19701 244
19801 236
19911 546
JaroLoĝantoj
20011 557
20111 407
20141 436
20161 402
20171 390
20181 423
JaroLoĝantoj
20191 434
20201 415
20211 367
20221 404
20231 428
20241 422
Cementejo en Prachovice

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]