Savonlinna
Aspekto
Savonlinna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
komunumo • urbo | |||||
| |||||
www.savonlinna.fi | |||||
Provinco | Suda Savonio | ||||
Fondita | 1639 | ||||
Areo | 1 973 km² | ||||
Loĝantaro | 35 760 (en junio 2 015) | ||||
Finnlingvaj | 97.7% | ||||
Svedlingvaj | 0.1% | ||||
Savonlinna estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Savonio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando. La urbo en junio 2015 havis 35 760 loĝantojn. Ĉiujare en Savonlinna okazas opera festivalo.
En 1973 plejparto el la komunumo Sääminki estis ligita al Savonlinna kaj la alia parto al Punkaharju. Savonranta estas eksa komunumo kiu estis ligita al Savonlinna en 2009 kaj Kerimäki en 2013. Tuj oriente de la centra loĝloko Savonlinna kaj tuj sude de Savonranta situas la enlanda insulo Sääminginsalo en la lago Saimaa, la plej granda insulo de Finnlando.
Olavinlinna (kastelo de Olavi) estas kastelo en la urbo Savonlinna.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
la urba burgo vidata de la akvoflanko -
la burgo Sankta Olafo