Veliko Srediŝte
Veliko Srediŝte, serbe Велико Средиште, slave Veliko Središte, rumane Srediştea Mare, germane "Groß-Sredischte," hungare Nagyszered [nadjsered] estas vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec. Veliko, mare, groß kaj nagy signifas: granda. Paro de tiu ĉi vilaĝo estas Malo Srediŝte.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 45° 10′ 40″ N 21° 24′ 21″ O / 45.17778 °N, 21.40583 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 10′ 40″ N 21° 24′ 21″ O / 45.17778 °N, 21.40583 °O (mapo)
- Areo: 44 km²
- Alto super marnivelo: 121 m
- Loĝantaro: 1340
- Poŝtkodo: 26334
- Telefonprefikso: +381 13
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
[redakti | redakti fonton]Veliko Srediŝte situas sur tre mildaj deklivoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1427. En 1896 la fervojo atingis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon Nagyszered apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Veliko Srediŝte 1340 homoj, (1044 serboj (78 %), 99 hungaroj (8 %), 57 ĉeĥoj, 32 rumanoj kaj aliaj).