Saltu al enhavo

La Yunta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Yunta
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19361
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo)40.9142317-1.6833548Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
La Yunta (Kastilio-Manĉo)
La Yunta (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de La Yunta
La Yunta (Hispanio)
La Yunta (Hispanio)
DEC
Situo de La Yunta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Yunta [+]
vdr

La Yunta [LaĜUNta] (Jungitaro) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 94 loĝantoj sur areo de 56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas yuntanos [ĝunTAnos] respektive yuntanos [ĝunTAnos].

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

La toponimo La Yunta ŝajne devena de la verbo «juntar» (junti), eble reference — laŭ Joan Corominas — al la kunfluejo inter du riveroj.[1]

La Yunta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1104 m super marnivelo; je 166 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 21 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo, je 100 km el Teruelo kaj je 120 km el Zaragozo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′51″N 1°41′00″Ok. Najbaras la municipoj Molina de Aragón, Embid, Torralba de los Frailes, Used, Las Cuerlas, Odón kaj Campillo de Dueñas.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis 600 loĝantojn, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 624 loĝantoj en 1940 al 101 en 2016, do oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Yunta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Yunta kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 94 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

  1. López de los Mozos y Ranz Yubero, 2004, p. 14.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]