Saltu al enhavo

Viana de Jadraque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viana de Jadraque
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19295
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 46′ U (mapo)41.026666666667-2.7680555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 874 m [+]
Areo 24,41 km² (2 441 ha) [+]
Viana de Jadraque (Kastilio-Manĉo)
Viana de Jadraque (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Viana de Jadraque
Viana de Jadraque (Hispanio)
Viana de Jadraque (Hispanio)
DEC
Situo de Viana de Jadraque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viana de Jadraque [+]
vdr

Viana de Jadraque [BJAna deĥaDRAke] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 39 loĝantoj sur areo de 24,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km². En la blazono oni montras fontanon kaj akvomuelejon, kio estas simbolo de la rilato de la setlejo al naturaj akvofontoj.

Viana de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 873 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 22 km el Sigüenza, plej proksima urbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°01′36″N 2°46′05″Ok. Najbaras la municipoj Baides, Cendejas de la Torre, Cendejas de Enmedio, Negredo, Angón, Rebollosa de Jadraque, Santiuste, Huérmeces del Cerro kaj Sigvenco. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Angón Norde: Rebollosa de Jadraque, Santiuste kaj Huérmeces del Cerro Nordoriente: Sigüenza
Okcidente: Negredo Oriente: Sigüenza
Sudokcidente: Cendejas de Enmedio kaj Cendejas de la Torre Sude: Baides Sudoriente: Sigüenza

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 241 loĝantoj en 1950 al 59 en 1991, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Viana de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Viana de Jadraque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 39 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]